Välj språk här Välj språk här

Esperanto, Duona paperfolio

Tradukita de Sten Johansson

La lasta meblotransporto jam foriris; la luanto, juna viro kun funebra krepo surĉapele, ankoraŭfoje trairis la loĝejon por esplori, ĉu li postlasis ion. – Ne, li nenion lasis, absolute nenion; do li iris en la vestiblon, firme decidinte ne plu pensi pri tio, kion li travivis en tiu loĝejo. Sed jen, en la vestiblo, apud la telefono, pendis duona paperfolio fiksita per najletoj, kaj ĝi estis plenskribita per pluraj manskriboj; jen iu zorga per inko, jen alia skribaĉita per nigra aŭ ruĝa krajono. Tie troviĝis la tuta bela historio okazinta dum la mallonga tempo de du jaroj; ĉio, kion li volis forgesi, estis notita tie; jen homa vivo sur duona paperfolio.
Li deprenis la folion; ĝi estis sunflave lumanta papero por malnetoj. Li metis ĝin sur la breton de la salona kahelforno kaj legis, kliniĝante super ĝi. Unue estis notita ŝia nomo: Alice, la plej bela nomo, kiun li tiam konis, ĉar ĝi estis la nomo de lia fianĉino. Kaj la numero – 15,11. Ĝi ŝajnis himnonumero en preĝejo. Sube: La banko. Jen lia laborejo, la sankta laboro, kiu donis panon, hejmon kaj edzinon; la bazon de lia ekzistado. Sed ĝi estis trastrekita! La banko bankrotis, sed li saviĝis en alian bankon, tamen post mallonga periodo de grava maltrankvilo.
Poste sekvis: Florvendejo kaj Fiakristo. Jen la gefianĉiĝo, kiam li havis poŝon plenan je mono.
Plue: Meblovendisto, Tapetisto. Li pretigas la hejmon. Meblotransportisto: ili enloĝiĝas.
Biletkaso de la operejo: 50.50. Ili estas novgeedzoj kaj dimanĉe vizitas la operejon. Jen la plej belaj momentoj, dum ili mem silente renkontiĝas en belo kaj harmonio, en fabellando trans la kurteno.
Ĉi tie sekvas vira nomo trastrekita. Li estis amiko, kiu atingis iom altan pozicion en la socio. Li tamen ne povis elteni la feliĉon, sed falis, neeviteble, kaj devis veturi longe for. Tiel fragila estas la vivo!
Jen io nova ŝajne aperas en la geedza vivo. Krajone aperas per virina mano: “La sinjorino”. Kiu sinjorino? – Nu, tiu en granda mantelo kaj kun afable kompata vizaĝo, kiu venas tre silente kaj neniam paŝas tra la salono, sed ĉiam uzas la koridoron por atingi la dormoĉambron.
Sub ŝia nomo estas skribite Doktoro L.
Jen unuafoje aperas nomo de parenco. Legeblas “Panjo”. Jen la bopatrino, kiu diskrete tenis sin flanke por ne ĝeni la novgeedzojn, sed kiu nun estas vokata en momento de krizo, kaj kiu venas volonte, ĉar bezonata.
Ĉi tie komenciĝas ampleksa skribaĉado per blua kaj ruĝa krajonoj. Laborperejo: la servistino foriris aŭ oni dungos novan. Apoteko. Hm! Mallumiĝas! Laktocentralo. Tie oni mendas lakton, sentuberkulozan.
Spicejo, Buĉisto ktp! Oni jam prizorgas la domon telefone; do la mastrino ne troviĝas en sia posteno. Ne, ĉar ŝi kuŝas enlite.
La sekvon li ne povis legi, ĉar liaj okuloj estis vualitaj, samkiel sendube okazas al mara dronanto, kiu klopodas vidi tra la sala akvo. Sed estis skribite: Funebraĵisto.
Tio ja sufiĉas! – Unu granda kaj unu malgranda, subkomprenite ĉerkoj. Kaj parenteze estis skribite: el polvo.
Poste sekvis nenio plu! Ĝi finiĝis per polvo; jen la fino de ĉio.
Sed li prenis la sunflavan paperon, kisis ĝin kaj enpoŝigis ĝin ĉe la brusto.
Dum du minutoj li revivis du jarojn el sia vivo.
Li ne kliniĝis elirante; male li tenis la kapon alte, kiel feliĉa kaj fiera homo, sentante, ke li tamen iam posedis la plejan belon. Kiom da malfeliĉuloj neniam atingas tion!


Översättningen till esperanto är gjord av Sten Johansson, känd i esperantosammanhang som författare till flera originalnoveller, och även som översättare. I samband med världskongressen, Universala Kongreso 2012 som hölls i Hanoi i Vietnam i slutet av juli, tilldelades han priser och fick hedersomnämnanden i flera kategorier i Belarta Konkurso (“Tävling i ‘de sköna konsterna’” – främst poesi, drama och skönlitteratur).
Adressen till Svenska Esperantoförbundets webbsida är www.esperanto.se. Esperantoförbundet är den svenska landsorganisationen i det internationella förbundet Universala Esperanto-Asocio, www.uea.org.
EsperantoSverige, www.esperantosverige.se, är en samlingssida för några av de esperantoorganisationer som finns i Sverige. Här finns även information om aktuella händelser i den svenska esperantorörelsen.